Lastatempe, la Konferenco pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro kaj Interŝanĝo pri la Jangzia Riverdelto · Nova Silka Vojo 2024 okazis en Jiaxing, kun la temo "salto tra la Jangzia Riverdelto, transmaraj ĉinoj vastigas la Silkan Vojon". La kunveno invitis la diplomatiajn senditojn de Tanzanio, Sud-Afriko kaj aliaj landoj al Ĉinio, la gvidantojn de la Komerca Departemento de la Provinco Ĝeĝjango, la Konsilion por la Antaŭenigo de Internacia Komerco, la Provincan Komitaton de la Zhigong-Partio, kaj ankaŭ multajn enlandajn kaj eksterlandajn komercajn elitojn partopreni en la diskuto pri la disvolviĝo kaj evoluigo de la nova merkato.